Alireblaj Tiparoj
Heroa bildo de accessibility.com
Ĉi tio estas parto unu de serio temante pri Alireblaj Tiparoj. Ni komencas per la sekvanta, kiu estas traduko el artikolo verkita de Cam Waller.
Mi mem tradukis ĝin kaj ŝatus prezenti ĝin al vi por helpi kompreni la estontajn artikolojn de ĉi tiu serio. Jen:
Kio Estas Alireblaj Tiparoj?
Ĉar teksto konsistigas tiom multe da bitenhavo, kiun ni konsumas, konservi ĝin alirebla estas grava paŝo por redukti barojn al informoj, do tipografio, tiparfasono, kaj elekto de tiparo ĉiuj estas aferoj por konsideri kiam oni planas kaj produktas enhavon. Kvankam tipografio rilatas al kiel la teksto estas fakte prezentata sur paĝo aŭ interfaco, tiparfasonoj estas la aroj de signoj uzataj por generi tiun tekston—ekzemple, Arial, Times New Roman, kaj Droid Sans— kaj ĉiu estas el aro de tiparoj. Ĉiu el ĉi tiuj tiparoj havas unikan kombinaĵon de karakterizaĵoj inkluzive de pezo, stilo, kaj grando. Do grasa grando 10 Arial estus unu tiparo dum grasa grando 20 Arial estus alia.
Kvankam la Web Content Accessibility Guidelines (WCAG) ne difinas specifajn alireblajn tiparojn, la principo por perceptebla enhavo deklaras, ke "informoj kaj komponentoj de uzant-interfaco estas prezenteblendaj al uzantoj laŭ ilia kapablo percepti," kiu povas servi kiel la fondaĵo por elekti kaj uzi tiparojn konsciante alireblecon.
Elektu vaste disponeblajn tiparojn
Kvankam disponeblas pluraj tiparfasonoj kaj tiparoj el kiuj elekti nuntempe, uzi la plej vaste disponeblajn opciojn estas bona praktiko. Ĉi tio faciligas certigi, ke uzantoj aliros la enhavon laŭ via intenco prezenti ĝin kaj, ke la sperto estos pli kohera trans malsamaj aparatoj kaj retumiloj.
Helvetica kaj Arial estas inter la tiparoj konsideritaj la plej komune kaj sekure uzitaj. Aliaj kiel Verdana ankaŭ estas iĝantaj pli vaste uzataj. Ĉar retumiloj dependas de sia propra defaŭlta kiam tiparo ne disponeblas, okaze malkomuna aŭ tute personecigita tiparo estas uzata, difini sekurajn opciojn estas bonega maniero helpi krei pli koheran sperton.
Elektu tiparojn, kiuj estas facile legeblaj
WCAG gvidlinio 1.4 difinas kiel igi enhavon pli distingebla. Rilate al tekst-enhavo, ĉi tio pritraktas manierojn certigi, ke facilas vidi tekston kaj, ke estas klara apartigo inter la malfono kaj la fono.
Plejokaze, estos pli facile legi pli simplajn tiparfasonojn, kaj estas plej bone eviti tre kompleksajn, dekoraciajn, aŭ manskribitajn tiparfasonojn. Tiel, senserifajn tiparojn—tiuj sen la dekoraciaj strekoj viditaj en Times New Roman, ekzemple—oni tipe taksas pli facile legeblaj, sed ĉi tio ne estas universale vera. Kelkfoje senserifaj tiparfasonoj havas karakterizaĵojn, kiuj aspektas tre similaj, do elekti iun kun distingeble desegnitaj signoj helpos plibonigi legeblecon.
Unu defio, kiu eble aperos dum elektado de tiparoj estas, ke opcio, kiu povus esti pli facile percepti por kelkaj homoj povus esti pli malfacile por aliaj. Ekzemple, la simpleco de sensarifa tiparo povus plibonigi la legeblecon de teksto por uzanto kun vida handikapo dum uzanto kun disleksio povus lukti distingi la signojn. Estas kelkaj tiparoj, kiuj estas desegnitaj specife por alirebleco, kiel Tiresias kaj OpenDyslexic, sed komunaj opcioj kiel Arial, Helvetica, Open Sans, kaj Verdana ankaŭ estas taŭgaj elektoj.
Alireblaj Praktikoj de Uzo
Eĉ kiam oni uzas tiparfasonon, kiu estas konsiderata alirebla, eblas uzi ĝin maniere, kiu povas krei barojn por uzantoj. Por eviti ĉi tion, prefere uzu malpli tiparojn kaj uzu ilin laŭ la atendoj de uzantoj. La minimuma atendata grando de tiparo kutime estas 12 punktoj, sed 16 punktoj povus plibonigi legeblecon por multaj. Estas konsiderite plej bona praktiko eviti uzi grasajn, kursivajn, aŭ alie stiligitajn tiparojn por transdoni signifon, kaj estas grave havi la tauĝan ekvilibron de kontrasto. Kvankam puraj blankaj fonoj kaj pura nigra teksto povus ŝajni esti komprenebla elekto la kontrasto povas fakte esti tro forta, do elekti malekzakta-blankan kaj malekzakta-nigran ofte estas pli bona elekto.
WCAG sukceskriterio 1.4.12 provizas gvidadon pri kiel plenumi la postulojn de tekst-interspaco, deklarante, ke la videbleco kaj funkcieco de enhavo ne perdiĝu se la uzanto agordus la lini-alton je 1.5 oble la grando de tiparo, paragraf-interspacon je 2 oble la grando de tiparo, liter-interspacon je .12 oble la grando de tiparo kaj vort-interspacon je .16 oble la grando de tiparo.
Kiam temas pri elekti kaj uzi tiparojn, povus esti defie plenumi la bezonojn de ĉiu individuo, sed pere de decidi konscie, aŭskulti uzantojn, kaj respondi al ilia prikomentado, estas eble krei sperton, kiu estas alirebla al granda publiko.