
Saluton, mondo! Bonvenon al mia eta spaco en la interreto.
Mi estis taksinta min tre kreema pro elekti “Saluton, Mondo” kiel la titolon de mia unua blogo, sed verŝajne... ĉies unua blogo havas la saman titolon ĉi tie en Bear. Ve...
Poste, mi eksciis, ke Bear ofertas hejmpaĝon, aparte de la blogo. Do, mi uzos ĝin kiel mian enkondukon.
Mi nomiĝas Recuduyen kaj mi estas civitano en la komunumo de ĉi tiu mondo.
Aliĝu al mi en ĉi tiu vojaĝo pritraktante temojn pri privateco, sekureco, alirebleco, tradukado, daŭripovo kaj pli.
Abonu min ĉe Mastodon EO, ES, EN aŭ per RSS. Dankon kaj ĝis la revido.